Anda ĥaleo Lyrics & Tabs by Kaj Tiel Plu

Anda ĥaleo

guitar chords lyrics

Kaj Tiel Plu

Album : Plaĉas al mi esperanto PlayStop

Mi grimpis sur verdan pinon
por klopodi ŝin rigardi
kaj vidis nur polvo-nubon

de l'aŭto kiu ŝin portadis.
Anda ĥaleo ĥaleo!
Jam la tumulto finiĝis,
iras ni al pafadego.
Mi grimpis sur verdan pinon
por vidi ĉu Franco venis
kaj vidis nur blendo-trajnon
kiu bone pafadegis.
Anda ĥaleo ĥaleo!
Fajfas la lokomotivo
kaj Franco formalaperos.
Mi veturis blendo-trajne

Fajfas la lokomotivo
kaj Franco formalaperos.
Mi veturis blendo-trajne
voje al Andaluzio.
Ĝin vidis Queipo de Llano
kaj ekforfuĝis pro tio.
Anda ĥaleo ĥaleo!
Fajfas la lokomotivo
kaj Queipo formalaperos.
Tra nordaj teroj de Burgos
estas Mola en ribelo.
Ni vidos lin forkuranta
kiam blendo-trajno venos.
Anda ĥaleo ĥaleo!
Fajfas la lokomotivo
kaj Mola formalaperos.

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0047 sec