La kato kaj la fripono Lyrics & Tabs by Kaj Tiel Plu

La kato kaj la fripono

guitar chords lyrics

Kaj Tiel Plu

Album : Plaĉas al mi esperanto PlayStop

Jen do nia hostorio
pri la hund' kaj la katin':
tiam ja perdiĝis io

kaj neniu trovis ĝin.
Ĉu la hund' aŭ la katin'
estis kiu trovis ĝin.
Diris jam aĉa virino
certe trovis ĝin la hund',
mi ne vidis la katinon
nek miaŭi aŭdis ŝin.
Se mi povos kapti lin
kare tuj li pagos ĝin.
Kontentiĝis la virinoj
ĉar la hund' sin tenis for,
nun vi nutru la katinon

Kontentiĝis la virinoj
ĉar la hund' sin tenis for,
nun vi nutru la katinon
ke grasiĝu ŝia korp'.
Per bone rostita pan'
franda pli ol marcipan'.
Froste pluve en tempesto
oni eldomigis min,
malgraŭ kruda ŝtormvetero,
oni ne endomigis min.
Sen dormejo kaj furaĝ'
nur por honta aĉa vivad'.
Ĵus mi iris al pirujo,
bona ŝanc' favoris min,
mi nur manĝis unu piron
kaj ŝtonbruo celis min.
Mia mort' estis la cel'
sed por mia fia afer'.
Nun jam venas la printempo
kaj la vulp' estos sinjor',
tiam oni klare spertos
ĉu la hund' estas trezor'.
Kiam vulp' estas sinjor'
de l'hund' kreskas la valor'

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0092 sec