Drag Queen Lyrics & Tabs by Kore

Drag Queen

guitar chords lyrics

Kore

Album : Tielas Vivo esperanto PlayStop

Veras ja, mi flugas for
Kiam eknoktas la dekor'
Salut' al tag' pro urĝa bezono

Beliĝu mia korpfason'
Veras ja, dum izoleco
Ne ridas la nokt' pri mia speco
Turmentas tiu helo de ĉiu tago
La nokto estas nura blago
Veras ja, jen la nokta reĝino
Aŭ taga reĝ' kun arda korinklino
Sin perdi en la korpo de ŝi
Ĉar daŭre logas la gracio; sed kia gracio?
Ĉu ina gracio?
Ĉu vira gracio?
Mia gracio?

Ĉu ina gracio?
Ĉu vira gracio?
Mia gracio?
Drag Queen sub via bela ŝminko
Virinas viro nur, sen konvinko
Drag Queen moviĝas ĝis anhelo
Podie dancas reĝa stelo
Veras ja, subhaŭtas la em'
Skulptiĝas dum nokt' mia mem'
Dum tag' ŝi vivas en korpo de li
Kiu dum nokt' estas fikcio
Veras ja, dum izoleco
Ne ridas mi pri ŝia speco
Jam scias ŝi neniam amis min
Nur skiz' de mia in-rafino
Drag Queen sub via bela ŝminko
Virinas viro nur, sen konvinko
Drag Queen moviĝas ĝis anhelo
Podie dancas reĝa stelo
Nokta reĝin' - aŭ taga reĝ': pasa ĝu'
Vesta fascino - sed via koro ardas plu
Sentiĝas bedaŭr' - ne vivi sen neglekto
Pri ĉi elekto, sen neglekto
 

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0092 sec