Junaj idealistoj Lyrics & Tabs by Dolchamar

Junaj idealistoj

guitar chords lyrics

Dolchamar

Album : Rebela Sono rock PlayStop

Al kreanto evoluu
Prirakontu vian revon
Urbon propran vi konstruu

Al loĝantar' donu vivon
Zorgu kiel pri florbed'
Nutru per propagand'
Kun fervoro kaj kred'
Kreskas al plena land'
Ni bezonas junajn idealistojn
Kiuj donu fajreron al popoloj
Resanigu per ole'
Satigu per fiŝ' kaj pan'
Iĝas via grand-ide'
Monden duŝanta fontan'
Al kreanto evoluu

Iĝas via grand-ide'
Monden duŝanta fontan'
Al kreanto evoluu
Efektivigu vian revon
Universon vi konstruu
Al homar' donu celon
Ni bezonas junajn idealistojn
Kiuj donu fajreron al popoloj
Idealistoj neniam maljuniĝos

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0069 sec