Malbonulo Lyrics & Tabs by Dolchamar

Malbonulo

guitar chords lyrics

Dolchamar

Album : Lingvo intermondaPlayStop

Mi veturigas mian aŭton
Mi baldaŭ renkontas konaton
Mi rigardas knabinojn, tiujn amorajn incitemulinojn

Mi serĉas bongustan predon
La lastasemajna estas ankoraŭ en la kofrujo
Min policanoj haltigas
Ĉe la ruĝa lumo
Mian permesilon nur kontrolas
Ili serĉas iun frenezulon
La sun' brilas el mia dentar'
Ili neniam divenas ke mi estas malbonulo
Malbonulo, malbonulo
Vi invitis al via hejmo malbonulon
Krokodilŝuoj kaj bukedo
Sonoras ĉe la pordo tri-du-un'-nun!

Vi invitis al via hejmo malbonulon
Krokodilŝuoj kaj bukedo
Sonoras ĉe la pordo tri-du-un'-nun!
En mia domo estas angul'
Por la aĵoj kiujn mi malamas
En mia domo estas angul'
Por la knabinoj, kiujn mi amas
Ne zorgu pri la makuloj
Nek la kat' en la fridujo ek de lasta aŭtuno
De l' plafon pendas spegulon
La sofo estas el ruĝa led'
Kiam ni finas en la dormoĉambr', min tentas cigared'
La murojn kovras veluro
Tio estas mirinda loko por malstreĉiĝi

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0038 sec