Kapon en la sablo Lyrics & Tabs by La Perdita Generacio

Kapon en la sablo

guitar chords lyrics

La Perdita Generacio

Album : Eksplodigos vian domon esperanto PlayStop

Kialoj por prokrasti ĉiam troveblas
kapon en la sablo daŭre plu
ĉiam restas kelkaj duboj,

blindemuloj,
etaj nuboj
zorgoj pri maldaŭropova evolu'
Ho, amiko,
la statistiko
montras ke ni marŝas al malben'
Ĉu hezito
aŭ evito savos nin de la raven'
Kialoj por prokrasti ĉiam troveblas
manon en la poŝo daŭre plu
ĉiam restas kelkaj duboj,
profitantoj,

manon en la poŝo daŭre plu
ĉiam restas kelkaj duboj,
profitantoj,
naftaj kluboj
ligoj al maldaŭropova evolu'
Ho, amiko,
la politiko
kulpigas nin
kaj ĝin kulpigas ni
Ĉu bonguste
aŭ nur juste eĥos nia lasta kri'
Kialoj por prokrasti ĉiam troveblas
kapon en la sablo daŭre plu
ĉiam restas kelkaj duboj,
blindemuloj,
etaj nuboj
zorgoj pri maldaŭropova evolu'
Ho, amiko,
kontraŭ logiko
kuras ni malgraŭ nia kompren'
ĉu teĥniko
aŭ liriko savos nin de la raven'?

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0067 sec