Asronado sur tegmento dum helreveno Lyrics & Tabs by La Perdita Generacio

Asronado sur tegmento dum helreveno

guitar chords lyrics

La Perdita Generacio

Album : Eksplodigos vian domon esperanto PlayStop

Kiel batoj, vekhorloĝaj ŝokoj
Kiel pluvo venas kapdolor'
Tro pisema por redormi

Zingibra kontribu'
Iam manĝas min pasintaj noktoj
Tro alloge ĝis la kvara hor'
Promesitaj ŝanĝoj
Ne fidindas plu
Rigardanta la mondon
Rigardanta tra vitra ŝel'
Sur tegmento mi asronas iam
Pro nenia cel'
Dum revenas hel'
Trajne vizitis mi mirigajn landojn
Libre mi vojaĝis eĉ pli for

Dum revenas hel'
Trajne vizitis mi mirigajn landojn
Libre mi vojaĝis eĉ pli for
Sube nun formikoj
Marŝas laŭ la strat'
Tuŝas min la gravaj vivdemandoj
Kial kaptis nin angor'
Mi elektu vivon
Antaŭ surogat'
Rigardanta la mondon…
Jes, asronas mi dum la mateno
Ankoraŭ trouzas mi sukeron
Daŭre interesas la kompreno
Kiel kunmetu la erojn?
Se alvenus anĝel' verdokula
Preferanta matenmanĝon eĉ
Mi rin bonvenigus
Al la veziket'
Mi malkovris la veron!
Ĝi videblas de sur tegment'!
Asronado super duboj,
devoj, dirpoj, malkontent'
dum helrevenmoment'

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0078 sec