Mi ĉiam kredis (ke la koro) Lyrics & Tabs by Persone

Mi ĉiam kredis (ke la koro)

guitar chords lyrics

Persone

Album : Sen rock PlayStop

Mi ĉiam kredis ke la koro
Rakontas pri la ver'
Kaj ke mi devus sekvi ĝin

Sed ĝi rakontis pri amoro
Kaj dolĉa amafer'
Kaj plu mensogis pri destin'
Kaj mi renkontis ŝin hazarde
Post jaro, eble du
Ni kune iris al trinkej'
kaj ni parolis tiel arde
Ĝis en la nokta blu'
Ŝi diris pli, mi revis plej
Kaj se en ajna land'
Vi serĉas vian hejmon
Stokholmo, Samarkand'

Kaj se en ajna land'
Vi serĉas vian hejmon
Stokholmo, Samarkand'
Ĉu gravas, se vi solas?
Per vantaj vortoj elokvente
Tra cigarednubul'
Ni zorge serĉis por akord'
Sed pupoj dancas oriente
Kaj brilas en okul'
La lumo de malferma pord'
Kaj se en ajna land'
Vi serĉas vian hejmon
Stokholmo, Samarkand'
Ĉu gravas, se vi solas?
Mi Ĉiam kredis ke la koro
Rakontas pri la ver'
Kaj ke mi devus sekvi ĝin
Sed ĝi rakontis pri angoro . . .

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0105 sec