Tute sekura Lyrics & Tabs by Persone

Tute sekura

guitar chords lyrics

Persone

Album : 62 MinutojPlayStop

Vi diris ke ĝi estas tute sekura
(tute sekura)
kaj ĝia energio estas tute pura

montriĝis ke ĝi estas tamen plej terura
por ni sufiĉas akcidento ununura
Vi diris ke ĝi donos pacon kaj volton
ke la maŝino povas perdi eĉ bolton
Mi nun demandas min: Ĉu estas vi adolto?
Post certa tempo ni ricevos strangan rikolton
Kia pomp'!
Kia tromp!'
Vi ja promesis kaj asertis sed la sekvojn vi ankoraŭ ne spertis
Kia pomp'!
Kia tromp!'
La riskegojn vi neglektis sed la spertojn vi ankoraŭ ne sekvis

Kia pomp'!
Kia tromp!'
La riskegojn vi neglektis sed la spertojn vi ankoraŭ ne sekvis
kaj en Harrisburg okazis preskaŭ nenio
(tute laŭplane)
cetere estas longe for de Svedio
kaj en Ĉernobilo ĵus misiris certa radio
kaj ekde nun ni kutimiĝas al cezio
Kia pomp'!
Kia tromp!'
Vi promesis kaj asertis sed la sekvojn vi ankoraŭ ne spertis
Kia pomp'!
Kia tromp!'
La riskegojn vi neglektis sed la spertojn vi ankoraŭ ne sekvis
Kia pomp'!
Kia tromp!'
La riskegojn vi neglektis sed la spertojn vi ankoraŭ ne sekvis

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0083 sec