La virbovo kaj la luno Lyrics & Tabs by Jomo

La virbovo kaj la luno

guitar chords lyrics

Jomo

Album : JoMo Friponas! esperanto PlayStop

La luno sin estis kombanta
En la spegulo rivera
Virbovo gxin estis gvatanta

En milda nokto somera
Kiam venis la blanka mateno
Malaperis la luno de fluo
La virbovo kiel en areno
Rekte sxturmis antauxen kun bruo
La virbovo kiu ekamis la lunon
Kaj forkuras dum la nokto el bovej'
La odora papaveto kaj la pruno
Jen parfumas la kamparon bone plej
Rosmareno de montaro al rand' de river'
La steletoj gxin nun banas en argxenta koloro
La virbovo kuragxega kaj de brava genero

Rosmareno de montaro al rand' de river'
La steletoj gxin nun banas en argxenta koloro
La virbovo kuragxega kaj de brava genero
Memorajxon de la luno konservas en la kor'
La luno dum nokto alvenas
El la profund' infinita
Virbovo gxin gvatas kaj splenas
Inter la brancxoj kasxita
En la mezo de riverspegulo
Dum la luno en dormo nun spiras
La virbovo kiel gvardiulo
Gxin rigardas kaj triste sopiras.

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0078 sec