Kiam amo regas Lyrics & Tabs by Persone

Kiam amo regas

guitar chords lyrics

Persone

Album : Povus esti simplePlayStop

Mi ne vidis ŝin dum jaro
Sed hieraŭ ŝin renkontis en la stratangulo
Ŝi brakumis min modere

Kaj mi tuj komprenis: Nun ŝi havas amatulon
Sed ĉu tio estas kaŭzo desaponti min?
Ĉu ŝi vere perdis emon plu renkonti min?
Kien iru amikeco kiam amo regas?
Kie estas lok' por ĝi?
Kien iru amikeco kiam amo regas?
Ĉu ne estas lok' por tri?
Ni kuniris laŭ la strato
Parolante pri nenio per surfacaj frazoj
Amikeco ne eternas
Ĝi aperas kaj perdiĝas tra la vivaj fazoj
Kaj se amo devas gardi kaj protekti sin

Amikeco ne eternas
Ĝi aperas kaj perdiĝas tra la vivaj fazoj
Kaj se amo devas gardi kaj protekti sin
Amikeco devas kaŝi kaj neglekti sin
Kien iru amikeco...
Kien iru amikeco...
Hej, hej! Kien iru amikeco kiam amo regas?
Kie estas lok' por mi?
Kien iru amikeco kiam amo regas?
Ĉu ne estas lok' por tri?

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0064 sec