Himno de Esperhe Lyrics & Tabs by Dolchamar

Himno de Esperhe

guitar chords lyrics

Dolchamar

Album : Rebela Sono rock PlayStop

Jen miaj geproksimuloj, amatoj kaj fiduloj
Plu sen vi ne volus mi treti tie ĉi en la mond'
Vidi infanetojn ludi en ludejo

Vekas en mi strangan senton
Ĝi sekvas min, ĝi frekventas min
Mi estis rompita, sata je mensogoj
Diserigita en venton
Oni ŝparis min, oni riparis min
refren':
Jen miaj geproksimuloj, amatoj kaj fiduloj
Plu sen vi ne volus mi treti tie ĉi en la mond'
Mi donas al vi la manon, kuniĝas en akompanon
Kune pli resonos ĉi diamanta sona ond'
De nia rond'
Plenume la devojn de tago al tago

Kune pli resonos ĉi diamanta sona ond'
De nia rond'
Plenume la devojn de tago al tago
Tenas min kun dom' kaj pano
Mi ne amas ĝin nek malamas ĝin
Vespere revidos ĉiujn miajn karajn
Flanke al ĉiu kompano
Mi deziras ĝin kaj sopiras ĝin

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0077 sec