Forveturo Lyrics & Tabs by Kajto

Forveturo

guitar chords lyrics

Kajto

Album : Flugdrako esperanto PlayStop

Balanciĝante laŭ la ondopelo
La pruo batas blankan paston
Kaj ne perdinte sian ĉaston

Petole amindumas stel' al stelo
Ekspionante super volba velo
Desegnas luno longan maston
Sur ŝaŭme verdan marovaston
Kaj fosforumas flave tra l' malhelo
Formorte raŭkas lasta mevograko
Saluton! Kota kontinento
Bordeloj, brando kaj volupta sento
Sufiĉas mia pipo kun tabako
Vidveca dormo sur la pajlosako
Sur pura mar' sub blua firmamento

Vidveca dormo sur la pajlosako
Sur pura mar' sub blua firmamento

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0192 sec