Aliĝu Al Polico Lyrics & Tabs by La Pafklik

Aliĝu Al Polico

guitar chords lyrics

La Pafklik

Album : Fek al Esperanto esperanto PlayStop

"Aliĝu al polico" :
Mi volus ke oni dungu min kiel policisto
Nur unufoje ŝanĝi, tro tedas esti anarkiisto

Mi volas vivi sen cerbo por ne plu kapdolori
Mi volas esti respektata kiel diktatoro
Ho jes, mi tiom volus aliĝi a l polic’
Kulpigi homojn sen indic’
Trankvile suspektantinojn perforti
Dank’ al situacio tiom komforta
Mi volas rapide traveturi trafiklumojn
Metante la sirenojn je maksimumo
Lasante kadavrojn sur la bitumo
Kaj vi havos ĝin en la rektumo
Volus mi timigi per mia vesto
Per mia klabo, per mia aresto

Kaj vi havos ĝin en la rektumo
Volus mi timigi per mia vesto
Per mia klabo, per mia aresto
Mi frapu junulaĉon en malriĉa kvartalo
Kun miaj kolegoj sen kialo
Poste mi revenos policejen
Kun kanabo kaj alkoholo por festen’
Kaj mi povus vendi drogojn sen problem’
Jes, bonegas tiel la sistem’
Fek, surstrate estas tro da alilandanoj
Devas mi irigi ilin al prizonoj
Metu al la dorso vian brakon
Vi rajtas fermi vian faŭkon
Ĉiam la fingro sur la klik’ de la paf’
Alkoholo en sango foje okazas maltraf’
Mi rajtas vin mortigi, tuŝu min kreten'
Kaj tuj iros vi karceren.
(rekantaĵo kantatas dufoje)
Ŭuŭu ! Jen sono de la besto
Gangsteroj timas min kiel peston
Verdire ŝatas mi torturi
Aldonas plezuron, estas kiel amori
Konata kiel vera buĉisto
En elektrado de korpo iĝis mi artisto
Suspektatoj rapide donas nomojn
Kaj eĉ post frapoj al vizaĝo
Mi trovas perfektan kulpulon
Kiu iros rekte al kaĝo por longa tempo
Mi estas pagata laŭ kvanto da arestoj
Des pli da mizeruloj, ju pli da investoj
Por mia familio de civitanoj bonaj
Nenio pli gravas ol aferoj monaj
Interalie tian socion mi apogas
Kaj mi putinojn ne pagas
Tiel estas kiam oni havas dikan karton
De polic’ por havi iom da benefic’
Tiel okazas la vera justic’
(Tiel okazas la vera polic’)
rekantaĵo (rekantaĵo kantatas dufoje)
Kiam mi aŭdas la vorton « eksterlando »
Mi tuj elprenas mian pistolon
Kiam mi drinkis tro da brando
Mi nervoziĝas dum kontrolo

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0040 sec