Sub fortepiano en Kiev' Lyrics & Tabs by La Perdita Generacio

Sub fortepiano en Kiev'

guitar chords lyrics

La Perdita Generacio

Album : Eksplodigos vian domon esperanto PlayStop

Mensogis mi al mi mem
Nur iom por forigi la timon
Por interhoma konem'

Por ekforgesi la limojn
Do, ni kuŝiĝis sur plank'
Sub fortepiano en Kiev'
Eble logitaj al danc'
Certe ĝuigaj de l' tie'
Repensis mi pri ŝakludad'
Kiel komuna lingvo ŝajnis
Antaŭesperanta serenad'
Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
Gardisto ekkriis: "For!

Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
Gardisto ekkriis: "For!
La respektindajn klientojn vi ĝenas!
Kantu en silenta ĥor'"
Gardismo, kion ĝi tenas?
Ja, komuna malamik'
Ofte kunigas homgrupon
Okazis ankaŭ al ni
Ĉielarkkolora pactrupo
Eble ekĉesis en ni
Tiam la malvarman militon
Sur stranga ŝipo de ebri'
Pagantaj kies profiton?
Pagantaj kies profiton?
Pagantaj kies profiton?
Ĉu ni mensogis ĉiuj kvar
Ke ni ne devus disiĝi
Sub mezeŭropa stelar'
La fremduleco faliĝis
Eble falis kun ĝi
La mondo kiun ni komprenas
Post la muroj nur ekzistas ni
Ĉu karesos ni kio alvenas?
Ĉu karesos ni kio alvenas?
Karesos ni kio alvenas….

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0047 sec