Revoj Lyrics & Tabs by Persone

Revoj

guitar chords lyrics

Persone

Album : Povus esti simplePlayStop

Pluva Aprilo, sankta evento
Cerba trankvilo, falo sen pento
Ho kara, pluveto en via harar'

La birdkantad'
Kaj la gitar'
Revoj - falu surteren
Amo - iru inferen!
Kontraŭ avertoj, kanto kaj rido
Firmaj asertoj, sendaŭra valido
Vi prenis min por unu foj'
Por eta lud'
Por kurta ĝoj'
Revoj - falu surteren
Amo - iru inferen
Do kio okazis?

Revoj - falu surteren
Amo - iru inferen
Do kio okazis?
Ĉu vero aŭ fantazi', eterno aŭ sekund'?
Venu rakonti
Renkontu min en la nokto sur fragila grund'
Kaj prenu min por unu foj'
Por ajna kaŭz'
Por kurta ĝoj'
Revoj - falu surteren
Amo - iru inferen

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0067 sec