Ili venos Lyrics & Tabs by Persone

Ili venos

guitar chords lyrics

Persone

Album : Povus esti simplePlayStop

Jen matenas, leviĝas la sun’
Bonvenigas min la tristo
Per la trajn’ al ĉiama labor’

Min jam tedas la ekzisto
Ho amiko, ĉu samas por vi?
Iras hejmen sola sur strat’
Nur albojas min hundoj
Sur la sojlo salutas silent’
En abismo da sekundoj
Ho amiko, min mankas eĉ plor’
--Refreno--
Sed mi scias ke ili venos por mi
Unu belan tagon
Mi ja scias ke ili venos por vi
Porti nin paradizen

Unu belan tagon
Mi ja scias ke ili venos por vi
Porti nin paradizen
Kara frato, mi vokas al vi
Aliflanke de la tero
En la ŝipo de l’ glora vojaĝ’
Ĉu vi estos pasaĝero?
Ho amiko, persistu kun mi
--Refreno--
Ĉar mi scias...
Jes, mi scias, antaŭ semajn’
Ili devus jam alveni
Certe estis grava kial’
Kaj ni povas plu elteni
--Refreno--
Ĉar mi scias...

Like us on Facebook.....
-> Loading Time :0.0088 sec